Enkonduko al la Lingvo, Historio kaj Komunumo de Esperanto
Merkredo 10 novembro 2021, 19:00
Esperanto estis inventita en 1887 de pola okulkuracisto nomita L.L. Zamenhof, kiu esperis ke lia kreaĵo helpos transponti diferencojn kiuj devenas de lingvaj baroj. Zamenhof vidis turbulan mondon dividitan per lingvo, kaj li kredis, ke la lingvoj, kiujn homoj jam parolis, estas trosaturitaj de historio, politiko kaj potenco, kio malebligas klare komuniki. Esperanto estis nova komenco, teknologio kiu permesus al siaj parolantoj tute flanki la malfacilaĵojn de naturaj lingvoj.
Li ebligis ĝin kiel eble plej facile lernebla, sen neregulaj verboj, vortprovizo adaptita el latinlingvaj radikoj, kaj simpla, sengenra, preskaŭ senkasta gramatiko.
Venu por aŭdi kaj pri la historio de la lingvo, iom lernu, kio faciligas ĝin esti rapide lernenla, kaj malkovru kiel ĝi povus esti uzata por travojaĝi la mondon pere de la tutmonda Esperanto-komunumo (Esperantujo), kaj ankaŭ kiel vi povas partopreni en la movado (eĉ se vi ankoraŭ ne parolas esperanton).
Ĉeestos ankaŭ kelkaj lertaj esperantistoj ĉe la evento, do vi havos ŝancon aŭdi kiel fakte sonas Esperanta konversacio!
Ho, kaj ankaŭ estos iom da manĝaĵo 🙂 […Lees verder]